Ronda Tablo LINGVO KAJ ARTEFARITA INTELEKTO


Sarajevo, la 20-21-a de februaro 2025


Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino organizas sciencan kunvenon, Rondan Tablon, pri la temo LINGVO KAJ ARTEFARITA INTELEKTO kun la celo debati pri diversaj aspektoj kaj demandoj de lingva evoluo kaj tiurilataj eblecoj de aplikado de artefarita intelekto (AI).

Al la Ronda Tablo estas invitataj esploristoj kaj fakuloj el la sferoj de lingvoscienco, edukaj sciencoj, komunikologio, sociaj sciencoj kaj priinformadikaj teknologioj interŝanĝi siajn spertojn kaj esplorojn partoprenante krome en sagacaj debatoj pri uzado de artefarita intelekto en esplorado de lingvo, en didaktiko, pri influo de maŝina tradukado al lingvo, ties etika uzado, postredaktado ktp.

La Ronda Tablo okazos la 20-21-an de februaro 2025 en Sarajevo. En ĝi partoprenos invititaj kaj aliĝintaj ekspertoj kaj interesiĝantoj el Bosnio kaj eksterlando. Laborlingvoj de la kunveno estos la bosna/serba/kroata kaj Esperanto. Aŭspicianto de la Ronda Tablo estas la Federacia Ministerio pri Edukado kaj Scienco.


Por pliaj detaloj, dezirinda kunlaboro, aliĝeblecoj bonvolu kontakti: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, Kralja Tvrtka 19, BA-71000 Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino aŭ rete: info@esperanto.ba


>Aliĝilo
>Informa noto

Reen