HELPO AL RIFUĜINTOJ DE KOSOVO
Humanitara organizo de "Espero" tuj post apero de humanitara krizo en Kosovo en printempo 1999, kune kun cento de aliaj bonfaraj organizaĵoj, lanĉis propran agadprogramon kiu antaŭvidis unuavice helpon al rifuĝintaj familion en baza nutraĵo kaj higienaj bezonaĵoj. La rifuĝintoj troviĝas ĉefe en Albanio, Makedonio kaj Montenegro, sed al Bosnio mem rifuĝis pli ol 30.000 albanoj kaj 20.000 bosnoj el Serbio (Sandžako). Krom propraj problemoj kun bosniaj rifuĝintoj, en Bosnio establiĝis kelkaj rifuĝintaj centroj por albanoj el Kosovo, kaj multaj rifuĝintoj estis akceptitaj ĉe familioj en pluraj bosniaj urboj.
La projekto de "Espero" celis ĝuste rifuĝintajn familiojn, kaj ĝi ambicie titolis "1.000 FAMILIAJ PAKAĴOJ" por urĝa helpo al familioj portempaj loĝigitaj en Bosnio.

Internacia solidaro
Tuj post lanĉo de la projekto "Espero" renkontis favoran reagon unuavice de ĝemala organizo el Katalunio, HO "Espero" - Sabadell, kiu sukcesis varbi subtenon de Kataluna Fonduso por Kunlaboro en Evoluo (Barcelono) kaj de la kataluna komunumo Castellbisbal.
Krome, en Francio Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo entreprenis sukcesplanan kampanjon inter francaj esperantistoj. La kampanjon subtenis ankaŭ Konto "Espero" de UEA tra revuo "Esperanto", ne per rekta financa kontribuo, sed per varbado de kelkiom da individuaj donacoj el Norvegio, Japanio kaj Italio.
Fine, dum mallonga periodo kolektriĝis ĉirka 30 tunoj de diversa varo, plejparte baza sed tre kvalita nutraĵo, higienaj bezonaĵoj, nutraĵo kaj bezonaĵoj por beboj, medicina materialo, litkovriloj ktp.
Por distribuo de la helpo la estraro de "Espero" - Sarajevo decidis kunlabori kun Ministerio por rifuĝintoj en Kantono Sarajevo, kie estis plej granda koncentriĝo de rifuĝintaj familioj.
Operative la helpo disdoniĝis tra sarajevaj komunumoj Novi Grad kaj Hadžići utiligante ilian infrastrukturon (stokejoj, listoj de rifuĝintoj, oficista reto, gardservo ktp.). Por akurata disdono de la helpo estas formita komuna komisiono kiu konsistis el reprezentantoj de la kantona Ministerio, la komunumaj Novi Grad kaj Hadžići kaj de HO "Espero".

Helpitaj 2.025 familioj
La disdonado de la helpo komenciĝis la 14-an de julio 1999, intense daŭris ĝis la 17-a julio, kaj sporade ankaŭ dum aŭgusto 1999. Sume estas donacitaj 2.025 familiaj pakaĵoj. Ĉiuj ricevintoj kun adekvata dokumento (legitimilo, pasporto) konfirmis la ricevon. Post fino de la disdonado la Ministero por rifuĝintoj eldonis apartan dokumenton kiu konfirmas ke la distribuo okazis akurate kaj en kompleta ordo laŭ antaŭe interkonsntitaj principoj. HO "Espero" presigis faldfolion en la albana kaj bosna lingvoj pri destino de la helpo. Ĝi estis kune kun la pakaĵo enmanigita al ĉiu familio. La tuta kampanjo havis vastan informan reeĥon. HO "Espero" havis du gazetarajn konferencojn, kaj intervjuojn kun ĝiaj gvidantoj elsendis lokaj radio kaj televido. La ĉefa gazetaro kelkfoje raportis.

Aktivuloj de HO "Espero" fotis diversajn stadiojn de la kampanjo kaj filmis vidbendon. En realigo de la kampanjo kunlaboris pluraj volontuloj de "Espero" el kiuj aparte gratulindas Kemal Jakupović, Ismet Durmo, Berislava Kosić, Edin Čolić, Dženita kaj Selma Zvirac kaj Samil Grbo. La projekto MIL FAMILIAJ PAKAĴOJ estis la plej granda kampanjo kiun HO "Espero" realigis en 1999. Ĝi ankoraŭ foje pruvis sian agadkapablon kiam plej bezonate - kaze de grandaj katastrofoj kiuj trafas ordinirajn homoj, ĝi manifestis ke homa solidareco ne havas limojn kaj ke esperantistoj kaj ties strukturoj - suprize efike - povas partoptreni en tio.

>Reen