En 1993, en teruregaj vivkondiĉoj de ĉiuj bosniaj enloĝantoj, oni lanĉis humanitaran, homhelpan agadon por per kolektado de nutraĵoj, medikamentoj kaj aliaj humanaj servoj helpi la homojn. En ĝi, sub egido de la Ligo, en 1997 elkreskis humanitara organizo "Espero" kiu aliĝis al aroj da aliaj internaciaj kaj landaj organizoj realigantaj multajn projektojn pri rekonstruado de socia vivo en la detruita lando. Dum pli ol 10 jaroj de ĝia agado "Espero" realigis multajn projektojn en valoro de kelkmilionoj da eŭroj interalie konstruadon de hospitalo en urbo Tešanj, konstruadon de akvoduktaj sistemoj en urboj Doboj - Klokotnica kaj Doboj - Suho Polje, rekonstruadon de ambulatorioj en kelkaj urboj, nutraĵhelpon al rifuĝintoj de Kosovo ktp. La spertoj de "Espero" estas nemalhaveblaj por la E-movado, kompareblaj al la agadoj de UEA dum la unua mondmilitopri interŝanĝo de leteroj kaj serĉado de perdiĝintoj.

>Reen