Gazeto de Esperanto Ligo de Bosnio kaj Hercegovino.
Milita estraro de E-ligo unue intencis kaj planis eldoni presitan informilo en la Internacia Lingvo. Pretiĝis la unuaj materialoj, la gazeto ricevis nomon "Bosnia lilio". Sed en teruraj kondiĉoj de totala blokado kaj detruado malfacile imageblaj, oni konstatis ke ege malfacile estus tute sukcese realigi la planon. En sarajeva vivkondiĉoj, oni decidis rezigni kaj provi serĉi alian solvon. Sed katalunaj esperantistoj proponis helpon kaj eldonis en 1997 unuan numeron de "Bosnia lilio" en Katalunio.