En 1991 la Ligo havis ĉirkaŭ 10.000 da membroj en pli ol 100 societoj, kluboj kaj lernejaj sekcioj en 75 komunumoj en Bosnio kaj Hercegovino.

Plej gravaj atingaĵoj estas:
- organizo de du kongresoj de Jugoslavia Esperanto-Ligo (Sarajevo 1955, Banja Luka 1987)
- organizo de du TEJO-kongresoj en Sarajevo (1973, 2006)
- membreco en tegmenta junulara organizo en BkH (1974)
- organizo de ses internaciaj junularaj laborbrigadoj
- organizo de sciencaj seminarioj (Lingvo kaj rasizmo, Lingvo kaj internacia komunikado, Sociaj   aspektoj de Esperanto-movado, Eŭropa unio - hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ - lingvaj kaj kulturaj   aspektoj)
- organizo de 17 Unuamajaj renkontiĝoj de esperanto junularo
- eldono de pli ol 30 titoloj de diversaj libroj en Esperanto