HOSPITALO TEŠANJ
"Tiu-ĉi milito estas unavice la milito kontraŭ civiloj", deklaris alta funkciulo de Internacia Ruĝa Kruco Komence de la agreso kontraŭ Bosnio. Por helpi milionojn da ordinaraj homoj ekde la unuaj militaj tagoj ekaktivis multegaj humanitarah organizoj klopodante liveri bazajn nutraĵojn, medikamentoj, vestaĵojn, mesaĵojn kaj plurajn aliajn vivbezonaĵojn. En la blokita kaj sieĝata Sarajevo esperantistoj fondis ankaŭ sian Humanitaran Organizo "ESPERO" kiu plenumis multegajn servojn por sia membraro kaj por multaj aliaj civitanoj. Nun "Espero" estas oficiale registrita laŭ nova leĝo por humanitaraj organizaĵoj en BkH. La ĉefkuveno de E-Ligo de BkH nomis novan estraron, kiun prezidas Fetah Zvirac kaj novan direkcion, sub gvido de Šefik Rizvanović. La estraro anoncis novajn seriozajn projektojn nun ekster la kadro de la E-Movado. Ĝi ĵus kontraktis partoprenon en rekonstruado de regiona hospitalo en bosnia urbeto Tešanj kion financos la kataluna komunumo Santa Perpėtua de Mogoda kaj Humanitara Oficejo de Eŭropa Komisiono (ECHO).

La E-Ligo de BkH fondis sian humanitaran organizon "Espero" kiu klopodas kunpaŝi kun la aktuala tendenco. La plej grava projekto kiun ĝi ĝis nun realigis estas sendube la rekonstruado kaj alkonstruado de hospitalo en pitoreska bosnia urbeto Tešanj. La tuta projekto iniciĝis el esperantista iniciato kaj vizito al Tešanj de delegacio de kataluna komunumo Santa Perpėtua de Mogoda fine de 1996. Post solidaj preparlaboroj, sukcesaj demarŝoj ĉe Humanitara Oficejo de Eŭropa Unio (ECHO) kaj bosniaj aŭtoritatoj estas ellaborita projekta teknika dokumentara surbaze de kiu fine de 1997 komenciĝas konstrulaboroj.

Celo de la projekto estis la dum-militan hospitalon (eksa sandomo) transformi en hospitalon rekonstruante la teretaĝon (iam garaĝo - nun ambulatorioj de urĝa medicino), alkonstruante la kvaran etaĝon (nun departamentoj de internaj malsanoj kaj postoperacia flegado) kaj konstruante tute novan ĥirurgian blokon.

Aliflankis en Katalunio la registaro de Santa Perpėtua de Mogoda animis plurajn aliajn katalunajn komunumojn, la Katalunan Fonduson por Kunlaboro en Disvolvo, la regionan registraron de Barcelono, la asociojn de konstruistoj kaj medicinistoj konkrete subteni tiun ĉi projekton. La inaŭguron partoprenis granda kataluna delegacio kiu konsistis eĉ la 46 personoj inter kiuj estis kelkaj urbestroj, politikistoj, sociaj kaj kulturagantoj, ĵurnalistoj kaj eĉ folklora trupo.

La manifestacioj en Tešanj okazis de la 1-a ĝis la 14-a de oktobro kun abunda kultura kaj oficiala programo. Temis efektive pri la "Tagoj de Katalunio en Tešanj". En pluraj oficialaj situacioj, krom la ĉefe uzataj la bosna kaj kataluna lingvoj, Esperanto ofte efike intervenis.

>Reen