INFORMADO

LA 84-a SAT-KONGRESO EN BOSNIAJ AMASKOMUNIKILOJ

La 84-a SAT-kongreso, okazinta en Sarajevo de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2011, rikoltis senprecedence grandan sukceson en la lokaj amaskomunikiloj. Estas ege malfacile kompili ĉion publikigitan pri la kongreso, escepte de ĉefaj tagĵurnaloj, ĉar multajn novaĵojn aŭ kontribuaĵojn aperigis lokaj gazetoj, diversaj televidaj kanaloj, pluraj radio-stacioj, retaj portaloj kaj bultenoj de novaĵagentejoj.

Informa strategio de OKK

Antaŭ la kongreso Organiza Kongresa Komitato (OKK) ne organizis kutiman gazetaran konferencon. Je tri tagoj antaŭ la kongreso ĝi liveris al ĉefaj amaskomunikiloj kaj novaĵagentejoj nur bazan informaĵon pri la kongreso kun adaptita skizo de la kongresa programo.

Sed OKK sukcesis realigi tri specife planitajn celojn:

(1) la 29-an de julio 2011 en matena tre populara programo de TVSA (Televido de Kantono Sarajevo) spektata tutlande okazis 20-minuta intervjuo kun Fetah Zvirac, prezidanto kaj Ivica Horvat, ano de la OKK;
(2) la 30-an de julio 2011 en la ĉefa bosnia tag#309;urnalo "Oslobođenje" ("Liberiĝo") aperis tutpaĝa teksto de Senad Čolić pri "Bosnia E-movado" el laborista vidpunkto, fakte traduko de la artikolo de sama aŭtoro aperinta en la "Kongresa Libro";
(3) la 31-an de julio 2011 okaze de ferma koncerto de kultura manifestacio "La noktoj de Baščaršija" dediĉita al bosnia popola kanto "sevdalinko", Lino Markovo, kune kun aliaj renomaj bosniaj gekantistoj, sur la urba publika scenejo kantis sevdalinkon en Esperanto kun informo de la programestrino pri la okazanta SAT-kongreso kaj saluto: "bonvenon esperantistoj"; la programon rekte elsendis televida kanalo TVSA por centmiloj da spektantoj.

La supraj atingaĵoj elvokis lavangan interesiĝon de bosniaj amaskomunikiloj.
Al tiu defio la OKK respondis jene:

(i) en la oficejo de OKK Erna Čolić, universitate edukita ĵurnalistino, funkciis kiel menaĝero de publikaj rilatoj traktante kaj plenumante specifajn postulojn de ĉiu unuopa amasmedio;
(ii) en la kongresejo Senad Čolić, ano de OKK pri informmedioj funkciis kiel la kongresa "porparolanto", plenumanto de deziroj de ĉiu unuopa amasmedio, nome de planoj de la "menaĝero de publikaj rilatoj (PR)", kaj ankaŭ kiel tradukanto de ĉiuj intervjuoj.

Impresaj informaj rezultoj

La tutan aktivecon kaj atingitajn rezultojn plej bone ilustras analizo farita laŭ karaktero de amasmedioj.

a) Novaĵagentejoj

La plej gravaj bosniaj novaĵagentejoj FENA kaj ONASA ĉiutage en siaj bultenoj raportis pri kongresaj eventoj. FENA kvin foje ĉiam dum 10-15 minutoj intervjuis Senad Čolić, kaj ONASA du foje, por verki siajn artikolojn senditajn al pluraj siaj abonantoj kaj utiligantoj de la servoj.

b) Radio

1. La ĉefa ŝtata radio-kanalo "Radio 1" de Radio-Televido de Bosnio kaj Hercegovino por sia matena tre aŭskultata bloko (9.00-11.00 h) ĉiutage rekte en la programo intervjuis Senad Čolić dum 5-10 minutoj pri la kongresaj eventoj.
2. Federacia Radio de BkH unu foje intervjuis S. Čolić per rekta enŝaltiĝo en sia tagprogramo.
3. Pluraj lokaj kaj privataj radio-stacioj elsendis informojn liveritajn de FENA kaj ONASA, kaj kelkaj el ili petis mallongan deklaron de S. Čolić.

c) Televido

1. Kantona TVSA du foje en sia ĉefa tagĵurnalo elsendis longajn raportojn pri la kongreso kaj intervjuojn kun Senad Čolić, Jakvo Schram, Vito Markovo kaj Ed Robertson
2. Federacia Televido en sia vespera tagĵurnalo raportis pri la kongreso kaj en aliaj tagnovaĵoj informis pri specifaj kongresaj eventoj. Same faris ankaŭ la tutlanda RTV de BkH.
3. Tre prestiĝa privata kanalo "tv 1" en ĉefa tagĵurnalo elsendis longan raporton post malfermo de la kongreso kaj intervjuon kun Senad Čolić.
4. Televido de kantono Tuzla raportis pri vizito kaj packunveno en Srebrenica kun deklaroj de Senad Čolić, Masako Tahira, Colette Weiss kaj Ansofi Markov.
5. Loka Televido de Visoko plurfoje elsendis raporton pri vizito de la kongresanoj al la "Bosnia valo de piramidoj" kun paroladoj de Semir Osmanagić kaj Senad Čolić.
6. Privata televida agentejo "Sense TV" filmis la kongreson kaj preparis specialan raportaĵon pri la kongreso kun deklaroj de Jakvo Schram kaj Senad Čolić, kaj apartan kontribuaĵon pri la "fenomeno Esperanto" kun intervjuoj kun Jakvo Schram, François Lo Jacomo kaj Senad Čolić. La programon elsendis kaj ripetis kelkaj privataj TV-kanaloj.

d) Gazetaro

1. La ĉefa bosnia tagĵurnalo "Oslobođenje" dum la kongreso aprigis du favorajn artikolojn kun fotaĵoj pri la kongresaj eventoj kaj ĝiaj ĉefaj konkludoj.
2. Alia tutlanda gazeto "Dnevni avaz" (La tagvoĉo) pri vizito al Srebrenica kaj la packunveno aperigis artikolon kun fotaĵo.
3. Pluraj regionaj kaj lokaj gazetoj transprenis informaĵojn de FENA aŭ ONASA

e) Portaloj

1. La ĉefa reta portalo "Sarajevo-X.com", tre populara kaj konsultata, ĉiutage raportis pri la kongreso.
2. Aliaj novaĵ-portaloj ofte transprenis almenaŭ dumtage iun el la informoj de FENA aŭ ONASA.

f) Loka informado

Ĵurnalistino de la Informa fako de Komunumo Ilidža sekvis laborojn de la Kongreso, precipe aktivecojn de la kongresa protektanto d-ro Senaid Memić, urbestro de Ilidža, ligitajn al la kongreso, kaj raportis por lokaj amaskomunikiloj kaj por oficialaj bulteno kaj retpaĝo de la Komunumo Ilidža.
Resume gravas emfazi ke estas studinda la organiza skemo de alekstera prikongresa informado gvidata de publikrilata fakulo, kaj precipe enhavo de informaĵoj peritaj de la kongresa porparolanto al la amasmedioj por ĉiam teni ilian atenton.
Ĉefa dokumentaro inkluzive de KD kaj ĉefaj gazet-artikoloj, nun kompilata de OKK, aperos sur la retpaĝo www.esperanto.ba.

>Reen