La organizita E-movado en Bosnio kaj Hercegovino, kiu estis tiam kadre de Aŭstro-hungaria imperio, ekestis en 1910 en Sarajevo per fondiĝo de la societo "La Stelo Bosnia". En la sama urbo kvar jarojn poste, en 1914 eksplodis la unua mondmilito, disfalis la imperio kaj post kvar-jara sanga militado formiĝis en 1918 la reĝlando Jugoslavio. La reĝlando, kiun ĉefe karakterizis aŭtokrata reĝimo, kolapsis komence de la dua mondmilito en 1941, la teritorion dum kvar jaroj efemere regis faŝista sendependa Kroatio dum enlande okazis popola antifaŝista batalo post kiu en 1945 establiĝis socialisma ŝtato Jugoslavio. Sed la historio ne haltiĝis. Sekve de kreskinta naciismo ankaŭ la socialisma Jugoslavio post 45 jaroj disfalis kaj en 1992 ekestis demokrata ŝtato Bosnio kaj Hercegovino. Ĝin agresis najbaraj ŝtatoj, dum kvar jaroj okazis kruela milito, sennombraj tragedioj de la loĝantaro, inkluzive genocidon, tiel ke nur fine de 1995 stabiliĝis paco en ĝi. Komenciĝis la nova, post la kataklismaj 1914, 1941 kaj 1992 rekonstruado de la lando kaj resanigado de la socio.

Naskita preskaŭ en feŭdismo aŭ malfruinta kapitalismo, tra fiaskinta rojalismo, venkinta faŝismo, revolucio komunisma kaj regado socialisma, post novfaŝismo kaj interna buĉado - ĉio apenaŭ dum 100 jaroj - la demando estas ĉu io ajn restis en Bosnio de la asocio inspirita de la internacilingva ideo kaj ĉu entute transvivis ĝiaj adeptoj. Ni atestas ke humanismajn ideojn ne eblas sufoki kaj haltigi malgraŭ sangaj historioj, despotaj reĝimoj kaj kontraŭhomaj potencoj.

Fondiĝo de la Esperano-Societo nomita "La Stelo Bosnia" aludis al tutlanda karaktero de la asocio kaj membraro el ĉiuj naciaj aŭ religiaj grupoj kaj sociaj tavoloj.
La unua estraro de la Societo "La Stelo Bosnia" konsistis el prezidanto Josip Ajzelt, laŭ nacieco ĉeĥo, direktoro de la loka gimnazio, vicprezidanto Mustafa Mujagić, bosno-muzulmano, alta registara financa oficisto, sekretario Jaromir Švarc, judo, kasisto Nikola Bubalo, kroato, la unua elstara pioniro de la bosnia movado, kaj estraranoj estis serba instruisto Uroš Avdalović, Lazar Lucić, Mustajbeg Alajbegović, Koloman Kolar, Franjo Kričko kaj Adem Softić.

Reĝlando Jugoslavio
Post la unua mondmilito la bosnia E-movado troviĝis en tute nova situacio. Temis pri sudslava ŝtata komunaĵo la reĝlando Jugoslavio kiun ĉefe regis la serba kaj kroata burĝaroj konfrontita kun nova fenomeno la organizita laborista movado. Esperantistoj en Sarajevo organiziĝis jam en 1921, sed statuto de la postmilita Societo "La Stelo Bosnia" estas aprobita nur en 1924. La refondintoj estis Safet Bakarević, prezidanto, Eduard Franceski, sekretario, Josip Šutić, Isak Hasan, Drago Obratić, Jahiel Finci - denove temis pri multetna kaj multkonfesia asocio. Post establo de reĝa diktaturo en 1929 agado de la Societo "La Stelo Bosnia" estis malpermesita de la polico, ĝiaj membroj estis persekutataj, la sekretario kaj laborista aktivulo Marjan Barun estis arestita kaj poste murdita en la polico. Nepovante memstare agadi, iom post iom la poresperanta laboro kaj sekcioj organiziĝis en sindikataj domoj ne nur en Sarajevo, sed ankaŭ en pluraj bosniaj urboj en Tuzla, Brčko, Doboj, Bijeljina, Bosanski Brod, Mostar, Teslić, Travnik, Derventa, Doboj, Bihać, Banja Luka. La persekutado de esperantistoj ne ĉesis. Konata el 1932 estis proceso kontraŭ grupo de esperantistoj el Brčko pro publika poresperanta agado el kiuj Ivan Đermanović, Safet Salihodžić kaj Mihajlo Hajduk estis kondamnitaj al plurajara malliberejo. Fakte, la E-movado en Bosnio kaj Hercegovino inter la du mondmilitoj sekvis ĝeneralan tendencon de la tutmonda E-movado. Ĝian agadstrategion kaj socian artikuliĝon inspiris la Lanti-a Sennacieca Asocio Tutmonda kaj ĝenerale la laborista E-movado. Disvastigo de la lingvo kaj ĝia uzo por klasbatalaj celoj en la internacio estis ĉefa agadkampo de bosniaj esperantistoj. Tial kun tragedio da la laborista E-movado en Germanio, Italio, Hungario, Hispanio, Aŭstrio kaj fine Sovetunio suferis ankaŭ bosnia E-movado. Kun eksplodo de la dua mondmilito la agadoj ĉesis, sed pozitiva efiko estis ke esperantistoj amase aliĝis al kontraŭfaŝisma fronto kaj la socialisma revolucio. Multaj esperantistoj oferis sian vivon en la batalo el kiuj kelkaj estas proklamitaj popolaj herooj.

Dua mondmilito
Por la duamondmilita epoko estas interesa la fakto ke en bosnia urbeto Livno en 1943, dum furiozis milito tra la tuta mondo kaj ĉiuj E-agadoj ĉesis, sur libera teritorio kunvenis grupo da esperantistoj antifaŝistoj sub gvido de zagreba profesoro Ivo Lapenna.

Socialisma Jugoslavio
En 1945 establiĝis en Jugoslavio tute nova soci-politika sistemo regata de komunistoj. Estante proksimaj al regantaj rondoj kaj komunaj spertoj dum la intermilita agado kaj kontraŭfaŝisma batalo, esperantistoj rapide organiziĝis. Jam en 1945 estas reaktiviĝinta Jugoslavia Esperanto Ligo. En 1949 en Sarajevo estas fondita E-Ligo de BkH kiel tegmenta organizaĵo por ĉiuj fondotaj lokaj societoj, kluboj, fakaj asocioj kaj lernejaj sekcioj. La fondiĝan kunvenon partoprenis Josip Krajzl, Avdo Kovačević, Ljudevit Negovetić, Stjepan Predrijevac, Huso Ajanović, Aleksandar Švarc, Rezah Stočanin, Luka Dolančić kaj Rade Uhlik. La Ligo en 1955 organizis unuan grandan kunvenon de esperantistoj en Bosnio kaj Hercegovino, la 16-an kongreson de JEL, ege gravan por antaŭenigo de la movado en tiam komuna ŝtato kaj precipe en Bosnio kaj Hercegovino.

Krom en Sarajevo, baldaŭ fondiĝis E-societoj en Mostar, Banja Luka, Kakanj, Bugojno, Brčko, Prijedor kaj kelkaj pliaj lokoj. Tamen, la plej grava ĝia sekvo estas ke la E-vicojn eniris nova juna generacio varbita ĉefe inter la universitata junularo. Kiam la starta entuziasmo post deko da jaroj falis, precipe post la unuaj demokrataj ŝanĝoj en la jugoslavia memmastra socialisma sistemo kiujn la E-movado ne sekvis, la juna generacio fine de la sesdekaj jaroj reformis la Movadon kaj lanĉis modernan koncepton de la poresperanta agado. Kulmino de ĝia agado estis brila organizo de la 29-a IJK de TEJO en 1973, la unua internacia E-aranĝo okazinta en BkH. Nur jaron poste en 1974 dum novaj demokrataj ŝanĝoj de eksjugoslavia socialisma socio la E-Ligo de BkH, fakte ĝia junulara sekcio, atingis rekoneblan pozicion en soci-politika sistemo de la lando fariĝinte kolektiva membro de tagmenta junulara organizaĵo ricevinte statuson de socia organizaĵo kaj ne plu de asocio de civitanoj (kio estis grava ne nur laŭleĝa sed tagpolitika diferenco).

Agreso kontraŭ Bosnio en 1992-95
Sed kiel ja bedaŭrinde okazas en historio, la senskurpula agreso kontraŭ Bosnio en 1992-95 preskaŭ komplete detruis ĉion dum jardekoj pene konstruitan. Multaj niaj membroj perdis sian vivon, inter ili Uzeir Jusupović, sekretario de la Ligo. Ankoraŭ pli multaj estis vunditaj, multegaj perdis havaĵon aŭ rifuĝis al cento da landoj tra la mondo, la Ligo perdis oficejojn kaj materiajn havaĵojn.

Sed spite al ĉio, diference de la periodoj de la unua kaj la dua mondmilitoj, dum la tuta milita periodo, kvankam la plej kruela kaj la plej detruiga kompare kun iu ajn antaŭa en la historio, la Esperantaj aktivecoj ne haltiĝis. Ili adaptiĝis al la aktualaj cirkonstancoj kaj oni faris tion kion eblis fari. Jam komence de la milito oni publike invitis en 1992 internacian komunumon haltigi la agreson, persekutadon de ordinaraj homoj kaj humanitare helpi ilin. Tuj poste, kunlabore kun kvar aliaj neregistaraj organizoj oni lanĉis kampanjon "Savu homecon", kies kvar raportoj en junio, julio kaj septembro 1992 profesie redaktitaj informis la mondan publikon pri malobservo de homaj rajtoj, krimoj kontraŭ la homeco kaj konsekvencoj de la militaj detruadoj. La raportoj instigis plurajn ĵurnalistojn, postajn ricevintojn de Pulitzer-premio kaj de aliaj gravaj premioj, trovi la koncentrejojn, amasbuĉejojn kaj dokumenti multajn aliajn krimagojn. La raportoj estis samtiel la unua serioze kolektita materialo por postaj aktivecoj je kolektado de pruvmaterialo pri la militkrimoj kaj la drasta malobservo de homaj rajtoj en Bosnio kaj Hercegovino.

Espero
En 1993, en teruregaj vivkondiĉoj de ĉiuj bosniaj enloĝantoj oni lanĉis humanitaran, homhelpan agadon por per kolektado de nutraĵoj, medikamentoj kaj aliaj humanaj servoj helpi la homojn. En ĝi, sub egido de la Ligo, en 1997 elkreskis humanitara organizo "Espero" kiu aliĝis al aroj da aliaj internaciaj kaj landaj organizoj realigantaj multajn projektojn pri rekonstruado de socia vivo en la detruita lando.

Poŝtmarkoj
La Ligo en 2008 kunlabore kun Bosnia-Hercegovina Poŝt-Oficejo eldonis la unuan esperantan poŝtmarkon en Bosnio dediĉitan al la centjara jubileo de UEA.

Sidejo
Kaj fine, kiel krono de multjara agado la Ligo en 2010, la jubilea jaro, sukcesis aĉeti propran sidejon, kaj tiel realigi revon de ĉiuj antaŭaj generacioj posedi la domon por ĉiutaga agado.

>Reen