EKIPIGO DE SANDOMO EN KLOKOTNICA
De post kiam fine de julio 2000 "Sant Quirze Solidari" el Katalunio kaj "Espero" subskribis ambician kontrakton pri "Ekipigo de Sandomo en Klokotnica", planante provizadon de divresa medicina ekipaĵo je valoro de pli ol 50.000 eŭroj ĝis fino de 2005 oni komplete plenumis ĝin. La sumo donacita flanke de SQS atingis eĉ 53.000 eŭroj.

Medicinaj aparatoj en 2001 - Klokotnica
La unuan donacon flanke de SQS "Espero" plenumis en januaro 2001, liverante al la Sandomo Klokotnica tri EKG apartojn. La apartoj estas transdonitaj solene la 28-an de marto 2001. La solenaĵon ĉeestis reprezentantoj de la komunumo Doboj-Oriento, etkomunumo Klokotnica, laboristoj de la Sandomo kaj civitanoj. Pri la ceremonio informis loka televido kaj gazetoj. Valoro de la projekto estis 8.000 eŭroj.

En septembro 2001 SQS anoncis duan parton de monhelpo al la Sandomo por medicina ekipaĵo kaj post konultiĝi kun estraro de la Sandomo kaj SQS ESPERO mendis diversajn medicinajn instrumentojn kaj ekipaĵojn en suma valoro de 18.000 eŭroj. La firmao Medicina Sarajevo liveris spirometron kaj la firmao Mediline Sarajevo liveris la jenajn apartojn: du kompletoj por aborta kurado, du kompletoj por vakua kuretado, urĝa vakua aspiratoro 2 pecoj, tri kompletoj por reanimado per oksigeno, sterilizatoro 4 pecoj, inhalilo 3 pecoj, kvin aparatoj por neniigo de medicinaj nadloj, negatoskopo 1 peco.

La dua donaco de la medicina ekipaĵo estas solene transdonita al la Sandomo en Klokotnica la 22-an de decembro 2001 kompreneble kun ĉeesto de komunumaj kaj etkomunumaj funkciuloj kaj civitanoj. Informis pri la afero lokaj radio kaj televido kaj ŝtatnivela gazetaro.

>Reen